Forpasis WANGARI MAATHAI, nobel premiitino de Paco en 2004..
D-rino Wangari Muta Maathai naskiĝis la 1-an de aprilo 1940 en Nyeri, mortis la 25-an de septembro 2011 en Nairobi) estis kenja media kaj politika aktivulino. En 2004 ŝi estis la unua virino el Afriko, al kiu oni donis la Nobel-Premion pri Paco pro ŝia kontribuo al pli bona medio, demokratio kaj paco. Ŝi estis ankaŭ la unua virino de la meza kaj orienta Afriko kiu doktoriĝis en universitato en Afriko. En 2003 ŝi fondis kenjan verdan partion.
Eĉ se amaskomunikiloj preskaŭ nenion informis pri ŝi, indas rememorigi sian imitindan vivon kaj agadon
Vere notinda sia agado, kiu tute sola komencis, kaj dum ŝia vivo : ŝi plantis kaj plantigis 40 milionojn da arboj en Kenio,
tiel havigante fruktojn al iliaj familioj, foliojn al la bestoj, ligno
por kuirado, kaj pagatan laboron por 150 000 virinoj kaj okazon por 250 000 bonvolemuloj esti utilaj por la lando…
Dum pli ol 30 jaroj, ŝi agis nur neporforte por ŝirmi kaj planti la
arbojn, profitante el tiuj agadoj por konsciigi (ĉefe la virinojn), ke
alia vivo eblas; per organizado kaj per kolektivaj agadoj, ŝi multe
kontribuis al anstataŭigo de la diktatoro Arab Moï per komenco de
demokratio.
Batita, malliberigita, persekutita, minacita je murdo, ktp, rifuzante la
spiriton de klano, tiel ofta en Afriko, ŝi neniam lasis sin impresiĝi,
nek pro minacoj, nek pro reprezajloj, nek pro fiaskoj, kaj ŝi ĉiam
senlace persistis por la bono de ĉiuj .
Kia granda ekzemplo por ĉiuj, viroj kaj virinoj, ankaŭ en niaj landoj kie la forestoj malaperadas pro la freneca kapitalisma detruema monavideco.
Franca grupo de esperantistoj intencas kunorganizi agadon en ŝia memoro por daŭrigi en ĉiuj landoj tian entreprenon de rearbarigo, por la bono de la homaro kaj Patrino Tero en sia biodiverceco.
Kontaktu: EMILE MAS < espergala@wanadoo.fr >
Komenti