Archive for Aŭgusto, 2008

La cent potentulinoj de la mondo, laŭ Forbes.

Aŭgusto 28, 2008

Internacia usona Revuo « Forbes » ĵus publikigis ĝian rangon de la plej potentaj virinoj de la mondo.

Estas jara afero de la revuo, kiu en la nova erao de la inoj, aperas pli kaj pli interesa.

Oni elektas ilin pro la ĉeesto en amasmedioj kaj profesiaj aŭ ekonomiaj sukcesoj.

Jen: preskaŭ 50% de la elektitaj estas usonaj. La unua tamen estas Angela Merkel, germana kancelierino, la sepa Condoleezza Rice kaj la dektria la argentina prezidentino Kristina Kirchner.

Tio estas vera novaĵo, ĉar antaŭe nur Michelle Bachelet, prezidentino de Ĉilio ĉeestis inter la elektitaj. Nun ŝi estas la dudekvina kaj eĉ Hillary Clinton malsupreniris je la dudekoka loko.

Kristina, estas demokrate elektita en ŝia lando por la plimulto, tamen ekde la komenco estas tre forte atakita de la dekstrularo, ĝia ĵurnalaro, kaj la nova riĉula entreprenistaro de la “sojo- produktado”.

Tamen, laŭ Forbes, ŝi, nomita “reĝino Kristina” estas tre batalema kaj forta virino, nur komparebla al la fama Eva Peron.-

 

Saluton, Mondcivitanoj!

Aŭgusto 21, 2008

Saluton, karaj Samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio kiu kunvenas ĉi tie en “WordPress“! Mi ĝoje adaptas la vortojn de nia Iniciinto en sia parolado en la “Unua Universala Kongreso”… Ni estas ĉitie en la nomo de granda ideo kiu ĉiujn nin ligas: la revo de komuna neŭtrala internacia lingvo. Ĝi ne plu estas projekto sed realo efektivigita.

Danke al Interreto, eblas al ni unua foje en la homa historio ĉeesti kune en “utopio”: la ciberspaco, en la sama momento kaj por ĉiam.

Esperanto-lingvo kaj la teknologio helpas nin malfermi nian menson, kaj finfine ni komencas atingi la nivelon de la “planeda konscio”…

Kaj  ke ni komencas kompreni ke ni estas  “unu homaro” sur “unu planeteto” en la senlima kaj senfina kosmo.

Do ni bezonas pacon, solidarecon, interkunfratiĝon, egalecon kaj interkompreniĝon…!

Ĉu komencos iam reago videbla en la homaro?

…….

“La verdan standardon tre alte ni tenos… kaj amo kaj vero ekregos sur tero!”!

…Do forte ni staru… por nia sankta afero!”

Ĝis !